Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 | ||
---|---|---|
Internacia ekspozicio | ||
Geografia situo | 48° 51′ 30″ N, 2° 17′ 39″ O (mapo)48.858333332.29416667Koordinatoj: 48° 51′ 30″ N, 2° 17′ 39″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Parizo | |
| ||
La Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 estis organizita de Jean-Charles Alphand, kaj okazis de la 6-a de majo 1889 ĝis la 31-a de oktobro 1889.
Ĝi akceptis 32,3 milionojn da vizitantoj[1] kaj etendiĝis sur 50 hektaroj. La plej elstaraj simboloj de tiu Internacia ekspozicio estas la Eiffel-Turo kaj la grandega "Galerio de Maŝinoj" de Ferdinand Dutert (ĉirkaŭita de tri inĝenieroj: Pietron, Charton kaj Contamin) ambaŭ konstruitaj por la okazo. Estas ankaŭ la ekapero de la "Skolo de Nancy" kaj la alveno de Art nouveau en Francio.
La Eiffel-Turo estis tiam konsiderata kiel provizora konstruaĵo destinita por esti malkonstruita post mallonga tempo (ĝia kreinto, inĝeniero Gustave Eiffel, akiris ekspluat-koncesion kiu savis ĝin), dum la "Palaco de Trocadéro" kiu frontis ĝin estis destinita por daŭri. Okazis la malo.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Centra Kupolo de "Palaco de Industrioj"
-
Ekstero de "Galerio de Maŝinoj"
-
Interno de "Galerio de Maŝinoj"
-
Trajno antaŭ "Pavilono de Alĝerio"
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pascal Ory, Les Expositions universelles de Paris, Ramsay, 1982